Previous PageTable Of ContentsNext Page

Árpád Rátkai

Ido en Hungario

Zusammenfassung

Ido in Ungarn

Obwohl zu den ersten Idisten bereits einige Ungarn gehörten, kann man von einer Ido-Bewegung in Ungarn erst ab 1913 sprechen. Zu den Ido-Gesellschaften zählten die 'Uniono di la Linguo Internaciona Ido (ULII)' (1914-1924) und in den Revolutionsjahren auch die 'Ido Federuro di Socialisti (IFS)'. In diesen Jahren erreichte der Wettlauf zwischen Ido und Esperanto bezogen auf die Propaganda seinen Höhepunkt. Unter diesen Bedingungen begann man in Budapest, zum ersten Mal in der Welt, an der Wissenschaftsuniversität ein internationales wissenschaftliches Sprachinstitut (ISL) mit Ido- und Esperanto-Lektoren einzurichten. Der Sieg der Konterrevolution machte sowohl diese als auch andere Initiativen zunichte. In Ido erschien zwischen 1917 und 1919 beachtliche Fachliteratur und in den Jahren 1922-1924 auch Belletristik. In der letzten Etappe der Ido-Bewegung funktionierte die 'Hungariana Federuro dil Mondolinguo Ido (HFMI)' nur in der Stadt Szombathely (1924-1937).

Abstract

Ido in Hungary

Although Hungarians were among the earliest proponents of Ido, only from 1913 did an Ido movement exist in Hungary. Ido societies included the 'Uniono di la Linguo Internaciona Ido (ULII)' and during the revolutionary years (1918-19) also the 'Ido Federuro di Socialisti (IFS)'. In these years the competition for public support between Ido and Esperanto reached its climax. Under these conditions, Budapest became the site of a pioneering attempt to establish an international scientific language institute (ISL), located in the Science University, with lecturers in Ido and Esperanto. The triumph of the counter-revolution destroyed this as well as other initiatives. Between 1917 and 1919 a sizeable specialist literature in Ido was published, followed by literary works in 1922-1924. In the last period of the movement the 'Hungariana Federuro dil Mondolinguo Ido (HFMI)' was active only in the town of Szombathely (1924-1937).

1 Enkonduko

Internacilingva movado estiĝis en 1879 por lingvigo de la lingvoprojekto Volapuko. En 1887 aperis Esperanto, kaj en la postaj jaroj la internacilingva movado ŝanĝis sian lingvoprojekton de Volapuko al Esperanto. La volapukistaj organizaĵoj disfalis, la florinta volapuk-movado ŝrumpis kaj fine ĉesis. Multaj eksvolapukistoj estis inter la unuaj esperantistoj kaj heredigis la volapukistajn tradiciojn en la Esperanto-movadon.

En 1908 aperis Ido kun postulo de nova lingvoŝanĝo de la internacilingva movado, sed la historio ne ripetiĝis. La Esperanto-movado ne kolapsis, eĉ kreskis kaj evoluis plu. Ekde 1909 ekfloris ankaŭ la Ido-movado, kvankam nur kiel akcesora fenomeno de la Esperanto-movado, kiun ĝi neniam sukcesis superi. Malgraŭ la kelkdekjara florado de la Ido-movado la ĉefa, ne efemera, sed longdaŭra fluo de la internacilingva movado restis la Esperanta. Laŭ mezuro kaj signifo inter ili estas tiel granda diferenco, ke Esperanto-movado estas preskaŭ sinonimo de internacilingva movado, kvankam la lasta sendube enhavas ankaŭ la Ido-movadon kaj kelkajn aliajn, tre malgrandajn movadetojn (Occidental, ktp.).

2 La antaŭhistorio (1907-1913)

La unua hungara esperantisto estis Gábor Bálint (1844-1913), kiu en 1897 lernis kaj ekinstruis Esperanton en la urbo Kolozsvár1. Tie li estis universitata profesoro de kompara lingvistiko de la ural-altajaj lingvoj inter 1897-1912. Estas fakto apenaŭ konata, en Esperanto-movado kvazaŭ hontinda, ke Bálint estis ankaŭ la unua hungara idisto. En 1903 li kontaktis la organizon Délégation pour l'adoption d'une langue internationale, organizita de la francaj profesoroj Louis Couturat kaj Leopold Leau, kaj en 1907 li iĝis adepto de Ido2, kvankam ĝin kritikante.

Ido-Akademio estis starigita per la unuaj elektoj la 16-an de aŭgusto 1909. Inter la kandidatoj estis la eksesperantisto Bálint. Li ne ricevis la necesan plimulton de la voĉoj, do li ne akademianiĝis3. Post tiu fiasko li ne plu rolis en la Ido-movado. Li kabeis je ambaŭ lingvoj kaj movadoj.

Samokaze kun la fiasko de Bálint en 1909, elektiĝis Ido-akademiano alia, inter la unuaj idistoj tre populara hungara eksesperantisto, Pál Jankó (1856-1919), inventisto. Li restis akademiano ĝis sia morto, kaj en la jaroj 1912-1913 li estis eĉ sekretario de tiu korporacio. Li estis idisto internacie konata, sed en siaj idistaj jaroj li laboris kaj vivis en Istanbulo, Turkio.

En 1907 fondiĝis en la urbo Fiume4 Adriatika Esperanto-Ligo, kies prezidanto estis barono Lajos Orczy.5 Li aliĝis al Ido inter la unuaj. La membraro ne sekvis lin, sed la Ligo jam en 1908 ĉesis.6 Orczy en Hungario organizis nenion, sed en la jaroj 1908-1910 li estis kunlaboranto de Progreso, centra organo de la idistoj en Parizo.

Bálint, Jankó kaj Orczy estis pioniroj de Ido, sed ne de la hungaria Ido-movado. Kiel idistoj ili havas spurojn en Progreso, organo de la naskiĝanta internacia Ido-movado, sed ja ne en Hungario.

Ekde 1909 aperis mallongaj informoj pri Ido en diversaj hungariaj periodaĵoj7, en la hungara, serba kaj germana lingvoj. La lingvisto Mózes Rubinyi en 1909 atente sekvis la sorton de diversaj lingvoprojektoj kaj speciale tiun de Esperanto.8 Verŝajne li estis la unua lingvisto en Hungario, kiu menciis Idon, informante pri la kajero Weltsprache und Wissenschaft9 aperinta en Jena.

La Ido-movado komence konsistis ekskluzive el eksesperantistoj. Tiel okazis ankaŭ en Hungario, kvankam tie ĉi la nova movado estiĝis tre malfacile. Nur tre malmultaj esperantistoj idistiĝis. Inter ili sola kaj loka gvidanto, Orczy, kiun sekvis neniu el lia societo.

La motivo, pro kiu la plej multaj esperantistoj insistis je Esperanto, estis la jena: Esperanto estas pli perfekta, malgraŭ la multaj ŝajnaj kaj faktaj avantaĝoj de Ido. Tiun kvalitan diferencon la plimulto plie sentis ol komprenis. La ankoraŭ juna Kálmán Kalocsay, pli poste eminentulo de la Esperanta kulturo, konfesis jene: " En 1912 mi funde trastudis la gramatikon kaj vortaron de Ido. Tiam mi sciis Idon same bone kiel Esperanton. Sed mi neniam partoprenis en la Ido-movado, nek verkis ion en Ido: mia interesiĝo estis pure lingva kaj ĉesis post la ellerno de mia Ido-libro."10

3 Estiĝo de la movado (1913-1914)

István Bakonyi (1892-1969) kvankam nur studento, estis fakte la fondinto de la hungaria Ido-movado. Komence li estis esperantisto, en 1912 verkis en Esperanto, sed baldaŭ li idistiĝis. Li esperis konvinki la esperantistojn por idistiĝi, sed ili indigniĝis, kaj la komitato de Hungarlanda Esperanto-Societo la 30-an de marto 1913 eksigis lin el la membraro de la societo "pro lia agado kontraŭ la societo". Post lia apelacio la ĝeneralkunsido de la societo aprobis tiun decidon.11 Post tiu evento Bakonyi apenaŭ povis varbi novajn idistojn el la vicoj de la esperantistoj.

Bakonyi ekpropagandis Idon en universitata medio. Li sukcesis veki la intereson i.a. de Frigyes Schulek (1841-1919), arkitekto, akademiano, en la jaroj 1909-1911 honora prezidanto de La Verda Standardo Hungara Esperanto-Asocio. Apogis lin Pál Dienes (1882-1952), matematikisto. Firmigis lian pozicion tio, ke la rektoro, Gusztáv Rados, estis membro de la Délégation pour l'adption d'une langue internationale, kvankam ne aktiviĝis en ĝi. Tiel Bakonyi atingis, ke en Teknika Universitato oni, ne permesante organizi Esperanto-kurson, tamen ne rifuzis permesi (subtenis?) organizadon de Ido-kurso.12

Tiel komenciĝis la unua Ido-kurso en Hungario, gvidata de Zsigmond Szentkereszty (nask. 1924)13, kunlaboranto de la Ministerio pri Komercaferoj. Li estis idisto de almenaŭ 1911.14 Samjare li verkis en unu volumo gramatikon kaj vortarojn de Ido. En la unua semestro finis la kurson 2815, en la dua 32 personoj. Plia sukceso estis, ke unu el la novaj idistoj, Pál Dienes la 13-an de decembro 1913 faris grandsukcesan prelegon "Pri la problemo de la artefarita lingvo" en la altprestiĝa Sociscienca Societo16, kaj tiu prelego aperis en la pionira sociologia revuo Huszadik Század, redaktita de Oszkár Jászi.17

La idistoj 12 jarojn post fondo de la unua hungaria Esperanto-organizaĵo, la 3-an de marto 1914 fondis la societon Uniono di la Linguo Internaciona Ido (ULII). Profesoro Frigyes Schulek iĝis la prezidanto, kaj István Bakonyi la sekretario. La ok-membra estraro de la societo konsistis el universitataj kaj gimnaziaj profesoroj, i.a. Mihály Babits (1883-1941), elstara figuro de la hungara literaturhistorio, Pál Dienes kaj Valeria Dienes (1879-1978) filozofo kaj art-tradukisto, k.a.18

Kaj por Esperanto, kaj por Ido iĝis grava tereno de la varbado la Galilei-Rondo, influhava kontraŭmilitisma organizaĵo de la maldekstrula intelektularo, kiu altiris multegajn studentojn. Tie Albert Lantos (1892-1943), medicin-studento aranĝis diskuton pri Ido, kaj tuj poste komencis kurson.19 Bakonyi en marto varbis ankaŭ en laboristaj organizaĵoj, kaj en Galilei-Rondo oni komencis kurson ankaŭ por laboristoj.20

Sukcese evoluis ankaŭ la Esperanto-movado. Tamen, en la somero de 1914, pro la komenco de la unua mondmilito ĉiuj organizaĵoj de ambaŭ lingvo-movadoj paraliziĝis por tri-kvar jaroj, same kiel la aliaj intelektaj movadoj, organizaĵoj. Ĉesis la organiza vivo, la kursoj, la prelegoj, la diskutoj kaj la eldonagado. La militjaroj alportis mizeron. Multaj esperantistoj kaj idistoj soldatiĝis kaj pereis.

4 Ĉe la sojlo de la revolucio (1917-1918)

En 1917 vekiĝis intereso al la problemo de internacia lingvo. Ekpropagandis la plej fervoraj esperantistoj. Zsigmond Szentkereszty kaj Pál Dienes en aŭgusto 1917 provis rekomenci disvastigon de Ido. Aŭtune ili anoncis kursojn en la Teknika Universitato, en pluraj mezlernejoj kaj en Galilei-Rondo21 (Breuer/Freud 1917. Kovrilpaĝo 3). Idisto ekagadis ankaŭ en la urbo Kecskemét22. Aperis libroj pri ,,eŭropa lingvo"23 kaj pri neolatino24, sed ambaŭ "mondlingvoj" restis sen resono, sen sekvoj.

Ankaŭ Bakonyi komencis eldonagadon, kaj en la aŭtuno de 1917 lanĉis la kajer-serion Biblioteko dil Internaciona Kulturo, kiun li sukcesis daŭrigi ankaŭ en 1918 kaj 1919. En tiu serio aperis naŭ broŝuroj (Vidu la liston en la bibliografio.) La temoj komence estis natursciencaj, filozofiaj, do akcepteblaj por la milittempa cenzuro. Li mem tradukis renomajn aŭtorojn: Pri la Psikala mekanismo di historiala fenomeni de Joseph Breuer kaj Sigismund Freud, Resono ed experimentado de Felix Le Dantec kaj Filozofiala e natursciencala pensado. Skisuro a la psikologio dil exploro de Ernst Mach. En preparo estis, sed jam ne aperis Realajo e matematiko de Pál Dienes.25

En 1918 fortiĝis kontraŭmilitaj movadoj kaj vigliĝis la intelekta vivo. Bakonyi sukcesis "varbi" tri konatajn intelektulojn por esti honora membro de ULII: Ervin Szabó, Oszkár Jászi kaj Mihály Babits.26

La poeto Babits, kiu jam en 1913 partoprenis la unuan Ido-kurson, vidis en tiu movado por la internacia lingvo forton kontraŭ la naciismo, kontraŭ la ŝovinismo.

Ervin Szabó (1877-1918) estis sociologo kaj direktoro de la ĉefurba biblioteko. Li iĝis la intelekta gvidanto de la dummilita kontraŭmilitisma movado. Bakonyi tradukis lian studon Erudeso e kulturo, kiu aperis en la Ido-revuo Mondo en Stockholm27, kaj poste aparta presaĵo ankaŭ en Hungario. Tiu estis la unua sociscienca presaĵo en Ido, en Hungario. En septembro jam povis aperi ankaŭ kontraŭmilitaj eldonaĵoj. Bakonyi tiam tradukis kaj eldonis Imperialismo e paco permamanta de Ervin Szabó. La aŭtoro mortis la 30-an de oktobro, unu tagon antaŭ la revolucio.

La sociscienculo kaj politikisto Oszkár Jászi (1875-1957) lanĉis la ideon unuigi la popolojn en la Danub-valo en federacion. En la verko Futuro de Hungario kaj la Unuiĝintaj Ŝtatoj Danubiaj, aperinta en la fino de la mondmilito, li menciis Idon kiel oportunan komunan lingvon de la proponata de li federacio - unuiĝintaj ŝtatoj en regiono de Danubo.28

La ideo de internacia lingvo konekse kun la ideoj de paco kaj internacieco vekis intereson de la publiko. La lingvisto Mózes Rubinyi (1881-1965) resumis la starpunkton de la tiama lingvoscienco en longa artikolo en germanlingva tagĵurnalo: la "artefaritaj" lingvoj kiel Esperanto aŭ Ido estas maltaŭgaj iĝi "internacia mondlingvo", ĉar ili ne estas "naturaj".29

5 En la demokratia revolucio

La 31-an de oktobro 1918 demokratia revolucio venkis en Hungario. En la nova registaro, kiu oficis ĝis januaro 1919, la justicministro estis Dénes Berinkey (1871-1944) - kiu laŭ tiutempa informo iĝis "adepto de Ido".30 Alia ministro, Béla Linder (1876-1962), kiu estis komisiita por prepari la packontrakton, estis simpatianto de Ido. Same simpatiis tria ministro, Oszkár Jászi, kiu estis respondeca pri la aferoj de la naciaj minoritatoj. En la sekva registaro, kiu oficis ĝis marto 1919, Linder kaj Jászi jam ne partoprenis, sed, aliflanke, la postenon pri naciaj minoritatoj okupis Dénes Berinkey, kiu en tiu periodo estis la ĉefministro.

Esperantistoj ne estis en tiu rondo, sed la esperantistoj en novembro 1918 establis Propagandan Komitaton de la Lingvo Internacia (PKLI) kun tiuj tre konataj literaturistoj, kiuj simpatiis kun Esperanto: Lajos Bíró, Dezső Kosztolányi, Frigyes Karinthy, Aladár Schöpflin kaj aliaj.31 PKLI havis eĉ propran organon, Hungara Revuo, apogatan de la registaro, ja ĝi partoprenis la internacian propagandon de la ŝtato antaŭ la packontrakto. Ankaŭ formale reviviĝis Hungarlanda Esperantista Societo (HES) kaj Hungaria Esperantista Societo Laborista (HESL) fondita en 1913. Tiuj societoj komencis intensan propagandon kaj organizis multajn kursojn.

Siaflanke ankaŭ la idistoj havis sukceson: ili konvinkis la estraron de Galilei-Rondo pri la avantaĝoj de Ido kontraŭ Esperanto, vane protestis la esperantistaj membroj de la Rondo32. La 8-an de novembro 1918 la rondo akceptis rezolucion, kiu estis kvazaŭ militdeklaro kontraŭ la esperantistoj:

Ankaŭ formale ekfunkciis la estraro de ULII sub la gvido de la sekretario, la 26-jara kemi-inĝeniero István Bakonyi kaj du 25-jaraj komitataninoj: Róza Lichtenstein (jam kiel Róza Bakonyi, junedzino de la sekretario), kaj Paula Szabó, oficistino de asekurejo en la urbo Pécs.34 Formiĝis eĉ organiza komitato de Ido-Federuro de Kuracistoj, sub gvido de Róza Orosz.35 En 1918-1919 malgraŭ iliaj klopodoj centro de la Ido-agado en Hungario iĝis ne la malnova ULII, ĝi koncentriĝis en la nova societo Ido-Federuro di Socialisti.

Ankaŭ la adeptoj de Ido havis bonajn kontaktojn kun laboristaj, socialdemokrataj rondoj. La 18-an de decembro 1918 en la ejo de Galilei-Rondo fondiĝis Ido-Federuro di Socialisti36 (IFS), kun la celo disvastigi Idon en la profesiaj sindikatoj37. Sekretariiĝis la 28-jara fabrika oficisto Andreo Erdős38. Baldaŭ fondiĝis grupo de la societo en Újpest, norda, industria antaŭurbo de Budapesto. Ĝia sekretario iĝis Sándor Hirschler, 21-jara inĝenier-studento.39

IFS en la vintro de 1919 aranĝis siajn membro-kunvenojn en la Eötvös-strata Socia Muzeo40 (kie ankaŭ esperantistoj ofte kunvenis), kaj somere en la Marx-Lenin-Domo41. IFS anoncis plurajn prelegojn pri interligo de Ido kaj socialismo42, kaj tion aparte en la faka sindikato de presistoj43, kaj de la fer- kaj metallaboristoj44. Studentoj kaj laboristoj estis la prelegantoj: Albert Lantos (medicin-studento), Hirschler Sándor (inĝenier-studento), János Németh (lignaĵisto), Lajos Bakos kaj János Gábor (maŝinseruristoj). La prelegojn ofte sekvis alia prelego de la idisto Mano Neuhauser pri la Internacio (internacia organizo de la socialistaj kaj socialdemokrataj partioj). Speciala varbmetodo estis malfermo de "Mondlingvo-Biblioteko" en Galileo-Rondo, kie oni povis "kompari kaj elekti" el inter la "ekzistantaj mondlingvoj".45 IFS anoncis Ido-kursojn senpagajn en sia kunvenejo kaj en aliaj lokoj46.

Ido aperis ankaŭ ekster la ĉefurbo. Vintre la juna instruisto József Csatkai (1893-1937) en la urbo Kecskemét gvidis kurson por 3047 partoprenantoj, poste, la 30-an de aprilo 1919 ili fondis Filialon di Ido-Federuro di Socialisti.. Prezidanto iĝis la komerclerneja instruisto Károly Adorján, sekretario: la 16 jara Árpád Vígh, kasisto: József Csatkai (1893-1937). Ili komencis ses kursojn, precipe por studentoj de la diversaj mezlernejoj. Ili sukcese varbis plurajn novajn Ido-adeptojn kaj fervorajn Ido-korespondantojn.48

Bakonyi daŭrigis la eldonon de la libroserio Biblioteko dil internaciona kulturo. Krom la jam aperintaj verkoj de Ervin Szabó, Imperialismo e paco permananta kaj Erudeso e Kulturo, oni preparis por eldono ankaŭ la verkojn Socialismo, Sindikalismo e Socialdemokratismo kaj Kombato inter Kapitalo kaj Laboro.49 Fakte li jam ne sukcesis eldoni la lastajn du, sed aperis Praktikala Georgismo de Julio Pikler, Voyo al la eterna paco de Wahle, La nocioni di la tempo de Henri Bergson kaj Nacionalismo ed internaciismo de Müller kaj Leyer.

La vetkuro Esperanto-Ido je propagando kaj varbado iĝis pli kaj pli intensa en la vintraj monatoj. Eĉ dek jarojn poste rememoris iu, kiu estis ekster ambaŭ movadoj, ke "en Budapeŝto en 1918 mi vidis propagandajn slipojn de Esperanto kaj Ido en la koridor-fenestroj de la universitato kaj eĉ en la fenestroj de tramo".50 Dume multe pli grandaj streĉoj amasiĝis en la socio. En marto oni deklaris la novan ŝtatformon: proleta diktaturo, kaj komunistoj kaj socialdemokratoj establis la novan registaron.

6 En la Konsilia Respubliko (1919 mar-jul)

Inter la novaj ministroj, kiujn oni nomis popolkomisaroj, estis nek esperantisto, nek idisto. Tamen laboris kelkaj el ili en la popolkomisarejoj (ministerioj), kaj en aliaj gravaj lokoj. Tódor Kármán (1881-1963), matematikisto kaj elstara aerodinamikisto, kiu iĝis adepto de Ido,51 faris gravajn projektojn por la Popolkomisarejo por Publikinstruado. Tion faris ankaŭ la matematikisto Pál Dienes, kiu iĝis politika komisaro de la Sciencuniversitato.52

Ankaŭ esperantistoj aperis en gravaj lokoj, kaj eldonis en Esperanto Kion volas la komunistoj?, gravan broŝuron de la gvidanto de la proletdiktaturo, Béla Kun. Eĉ la Popolkomisarejo por Publikinstruado eldonis unufoje 25 mil, dufoje 5 mil flugfoliojn kaj 5 mil propagandglumarkojn pri Esperanto.53 La popolkomisaro de la poŝto estis la komunista esperantisto Pál Robicsek (1892-1931), kiu establis Landan Esperanto-Oficejon en la Budapeŝta Ĉefpoŝtejo. Alia komunista esperantisto, Rezső Rajczy (1886-1920) estis vicestro de la Infanprotekta Fako de Laborafera kaj Popolbonfarta Popolkomisarejo kaj membro de la Kontraŭalkohola Konsilio.

Intense laboris la esperantistoj. En Budapeŝto oni enkondukis instruadon de Esperanto same, kiel tiun de aliaj lingvoj en la t.n. vesperajn liberajn lernejojn, en junulhejmojn, en plurajn mezlernejojn, ĉe la poŝto, ĉe la fervojoj, eĉ ĉe la Ruĝa Gvardio. Printempe en 12 lernejoj estis kursoj, kaj komenciĝis 35 kursoj en aliaj lokoj.

Pál Balkányi, unu el la plej fervoraj propagandistoj de Esperanto tiel memoris la akriĝintan batalon inter idistoj kaj esperantistoj: "Ties adeptoj ofte vere atakeme agis en tiu tempo kontraŭ Esperanto. Ĉie ili aperis, kie ni laboris, provokis, kontraŭagis nin, semante malfidon. Ili faris kontraŭprelegojn. Ili sukcesis en la tiama revolucia junulara Galilei-klubo oficiale akceptigi Idon. Ili deŝiris niajn afiŝojn kaj samloke elmetis la siajn."54

Bildo 1: Afiŝo, propaganta Idon, el la jaro 1919. 62x47 cm. Somogyi-Biblioteko, Szeged.

Bildo 2: Flugfolio, propaganta Esperanton, el la jaro 1919. 15x11.5 cm.

En la vintro de 1919 denove komenciĝis Ido-kurso en la Teknika Universitato sub la gvido de la matematikisto Pál Dienes.55 Tiam ekinstruis tie ankaŭ Tódor Kálmán. Verŝajne pro lia influo la Hungaria Aero-Federacio deklaris sian apogon kaj iniciatis Ido-kurson por 60 pilotoj.56 Komenciĝis preleg-serio pri Ido en la Filozofia Fakultato de la Sciencuniversitato,57 poste kursoj por komencantoj kaj por progresantoj.58

La idistoj ankaŭ en la antaŭurboj de Budapeŝto klopodis firmigi sian bazon. En junio-julio 1919 komenciĝis novaj Ido-kursoj por laboristoj, organizataj de la Popolkomisarejo por Publikinstruado59, por junlaboristoj en Maglód, en Rákosliget, en Pestújhely kaj en Rákospalota.60

Pál Dienes planis establon de Katedro kaj Lektorato de Ido en la Sciencuniversitato. Li ĝuis la konsenton de József Schmidt, profesoro pri hind-eŭropaj lingvoj, membro de la universitata direktorio, kiu la 21-an de majo 1919 proponis establi tiun instituton sub gvido de Zsigmond Szentkereszty.61 Sed efikis la argumentoj ankaŭ por Esperanto. Verŝajne laŭ influo de la lingvistoj Zsigmond Simonyi kaj Sándor Balassa, membroj de la esperantista PKLI, Schmidt sendis al la popolkomisarejo la jene formulitan proponon:

La 28-an de majo la Komitato de la Filozofia Fakultato apogis tiun proponon.

Sed en la etoso de Esperanto-Ido batalo tio estis tro por la esperantistoj. Oni klaĉis, ke universitata dekreto deklaros Esperanton maltaŭga por seriozaj celoj. Ĉirkaŭ la 26-27-an de junio informiĝinte pri tio oni kunvokis eksterordinaran komitatkunsidon de HES, kiu la 29-an de junio decidis malebligi tian disvastigon de Ido. Tuj oni serĉis kontakton kun la vicpopolkomisaro Pál Robicsek, kaj li dissendis oficiale alvok-telegramojn al la konataj adresoj de esperantistoj, ke ili aperu la 30-an de junio matene antaŭ la Popolkomisarejo de la Publikinstruado. Kelkaj esperantistoj ĝis la malfrua vespero laboris tiutage en la Ĉefpoŝtejo por dissendi la telegramojn.63

"Vere kelkcentoj alvenis, eĉ ne sciante - kial? Paŭlo Robicsek klarigis al ili la aferon, kiu ege ekscitis ĉiun. Ni supren kuregis sur la ŝtuparo de la Popolkomisarejo por Instruaj aferoj. ... Aŭdante la bruon, la oficistoj kun ekmiro venis el la ĉambroj por vidi, kio okazas? Eble ili pensis, ke okazas ia kontraŭrevolucia ekmoviĝo. Tute ne! Ni nenion volis kontraŭ la reĝimo, sed - kontraŭ Ido!"64

Apero de tia amaso en ŝtata oficejo estis vera surprizo, ja antaŭ ses tagoj okazis en Budapeŝto kontraŭrevolucia leviĝo, kiun oni subpremis per armiloj. Kaj jen, aperis delegacio de la manifestantoj gvidataj de la vic-popolkomisaro Pál Robicsek kaj prezentis, ke "la hungara esperantistaro ne toleras, ke oni faru decidon aŭ ordonon pri instruado de Ido, male...", ili "energie postulis la instruadon de Esperanto."65 Fine ili ricevis trankviligan respondon. La manifestantoj sukcesis atingi tion, ke la estro de la nova instituto estu ne Idisto.

La Popolkomisarejo por Publikinstruado la 4-an de julio 1919 eldonis la dekreton pri establo de Internacia Scienca Lingvoinstituto, kaj József Schmidt estis nomumita ĝia estro.66 Do, povis komenciĝi la establo de universitata instituto pri la internacia lingvo, kiel tia, la unua en la mondo.

La rivalado inter Ido kaj Esperanto konfuzis multajn interesiĝantojn en la universitatoj, eĉ la studentojn-anarkiistojn. Ili postulis, ke oni devige instruu la Internacian Lingvon, kaj ankaŭ tion, ke aparta komisiono decidu ene de monato: ĉu tiu estu Ido aŭ Esperanto? Laŭ ili la profesoraro post tiu decido ene de tri monatoj (do, dum la somero 1919) devos ellerni la Internacian Lingvon ĝis kapablo por instrui en ĝi.67

7 Ido en la kontraŭrevolucia Budapeŝto

La 1-an de aŭgusto 1919 en Hungario venkis la kontraŭrevolucio. Oni nuligis ĉiujn leĝojn kaj dekretojn akceptitajn ekde la 31-a de oktobro 1918, inkluzive tiujn en la universitato. Profesoron József Schmidt oni sendis en pension. Inter la multaj profesoroj forigitaj el la universitato estis Mihály Babits, kontraŭ kiuj komenciĝis persekutoj, same kiel kontraŭ la maljuna Zsigmond Simonyi, kiu mortis pro tio.

Multaj, kiuj rolis en la revolucio aŭ en la Konsilia Respubliko, kaj volis eviti persekutojn, fuĝis eksterlanden. Elmigris multegaj intelektuloj. La idisto Pál Dienes iĝis profesoro pri matematiko en Anglio, Tódor Kármán iĝis mondfama aeronaŭtikisto en Usono. Ili ne plu okupiĝis pri Ido. Oszkár Jászi iĝis profesoro en usona universitato. La esperantisto Pál Robicsek sukcesis kaŝe vivi ok monatojn, kaj poste fuĝi eksterlanden, kie li fariĝis la ĉefa moderniganto de la Sovetia Poŝto. La esperantisto Rezső Rajczy ne fuĝis, ja li partoprenis nur infanprotektadon kaj kontraŭalkoholan agadon, tamen oni batis lin ĝis morto. Ankaŭ Valeria Dienes elmigris, sed post jaroj reveninte kaj eksidistiĝinte estis dum jardekoj fama koreografo kaj danc-teoriisto en Budapeŝto.

Albert Lantos la 1-an de aŭgusto 1919 kun elstaraj komunistoj fuĝis eksterlanden, sed antaŭ la limo oni kaptis kaj enkarcerigis ilin en Sopron. Tiun nokton ili pasigis kiel lastan antaŭ la ekzekuto. Laŭ rememoroj inĝeniero per karbopeco solvis matematikajn taskojn sur la muro, kaj Lantos la tutan nokton ekzercis pri la lingvo Ido.68 Malgraŭ la tristaj perspektivoj ili tamen sukcese eskapis, kaj Lantos fariĝis kuracisto en Germanio. Baldaŭ post lia eskapo aperis liaj artikoloj en Ido-revuo.69 En la listo de la partoprenintoj de la Dua Internacia Ido-Kongreso en Dessau estis Albert, Andreas kaj Barbara Lantos el Lejpcigo. S-ino Lantos estis ankaŭ inter la alparolintoj.70

La potenco persekutis multajn idistojn kaj esperantistojn, ja ili partoprenis en la revolucioj. Tamen, tiujn lingvojn mem oni ne malpermesis, kvankam en la postaj jardekoj Esperanton oni ofte traktis "komunista lingvo", precipe en policejoj. Oni severe kontrolis la societojn kaj ekzistis cenzuro. La polico kontrolis la poŝtajn sendaĵojn, kaj ofte malpermesis poŝtan sendon de "ribeliga literaturo" el eksterlando. La ribeligaj Ido-eldonaĵoj, kiuj per poŝto ne povis atingi hungariajn legantojn, estis la jenaj: "La revuoj Kombato kaj Libereso aperintaj en Vieno, krome la kajeroj eldonitaj en Lejpcigo Nacionalismo ed Internacionalismo kaj Nova Horizonti." La malpermeso aperis en la oficialaj dekretaroj en 1922.71 En la sama jaro estis malpermesita nur unu Esperanto-revuo, sed en la postaj jaroj ĝis 1938 neniom da Ido-, sed 43 Esperantaj eldonaĵoj.72 Tiuj ciferoj montras, ke la "danĝera", revolucia Ido-literaturo kaj la laborista Ido-movado fakte ĉesis en la dudekaj jaroj.

Kvankam en la listo de Ido-organizaĵoj eldonita en 1921 krom la ekzistanta ULII estis ankaŭ IFS en Budapeŝto kaj en Újpest kun la malnovaj adresoj kaj gvidantoj73, fakte tiu societo neniam reviviĝis. Ĝia grupo en Kecskemét jam en 1919 refondiĝis kiel grupo de ULII. Sub la prezidanto József Csatkai, reallerneja profesoro, ĝi havis 12 adoltajn kaj 34 studentajn membrojn.74 Jam en julio de 1919 fondiĝis nova idista klubo en la urbo Sopron75, kaj en 1921 kursoj komenciĝis ankaŭ en la urboj Szarvas, Miskolc, Pápa kaj Szombathely.76

Post la revoluciaj jaroj ULII iom revigliĝis en 1922. Kvankam mankis prezidanto, ĝi havis kiel vicprezidantojn Zsigmond Szentkereszty kaj István Bakonyi. La matematikisto Endre Reuss (1900-1968), nepo de la forpasinta prezidanto Frigyes Schulek estis la sekretario en la jaroj 1922-1924.77 Sukceso de la societo estis, ke ĉe la renoma eldonejo Lingua ĝi sukcesis aperigi la Ido-hungaran vortaron de Bakonyi. Foje-foje ankaŭ novajn kursojn ĝi anoncis, la movado tamen ŝrumpis en Budapeŝto.78 Pli vigla agado disvolviĝis province: en refondata grupo en Újpest (sub la gvido de Hirschler, estinta sekretario de la iama IFS-grupo), Sopron kaj Mezőtú.79

La konkuro Ido-Esperanto daŭris en la dudekaj jaroj, en la beletro-eldonado. Esperanto tiuterene havis grandan avantaĝon, ja ĝi siatempe aperis kun beletro. En Hungario ekde 1922 aperis la fama revuo Literatura Mondo, kun tradukoj de eminentaj beletroj. En 1929 en Berlino aperis traduko de Cikoni-kalifo, romano de Babits, eksidisto ekde 1919, kiu alte taksis la beletrajn atingojn de Esperanto. En 1933 li verkis ampleksan studon pri la hungara beletro por Hungara Antologio, kiun Kalocsay tradukis Esperanten.

Ido aperis en 1907 sen beletro, kiu eĉ estis konsiderata vantaĵo apud la seriozaj sciencaj, teknikaj, praktikaj, komercaj aferoj. Tamen, ekde 1912, en la periodo de lingvostabiligo, aperis beletro originala kaj tradukita. En 1919 ni trovas la unuajn tradukojn de hungaraj idistoj, nome tiujn de Mano Neuhauser kaj Paula Szabó en Ido-revuo aperinta en Stokholmo.80 Szabó tradukis verketon de Sándor Csizmadia. Sed la pli gravaj verkoj sekvis nur en la dudekaj jaroj. En 1923 aperis Faremido. Voyajo di Gulliver en la lando dil muziko de Frigyes Karinthy, kaj la monataj literaturaj revuoj Hungaria en 1923 kaj Kulturo en 1924, kun tradukoj de Mikszáth, Kosztolányi, Ady, Karinthy, ktp. La tradukoj estis plejparte tiuj de Bakonyi. Post 1924 jam ne estis tiuspeca Ido-eldonagado.

Laŭ rememoroj la 13-an de januaro 1923 barono Zsigmond Szentkereszty elektiĝis prezidanto de ULII, kaj Róza Bakonyi ĝia sekretariino. Tio estas la lasta spuro de tiu organizo. Ĝia fondinto, István Bakonyi, en 1924 forlasis Hungarion por labori en Dessau, Germanio.

Ekde 1920 membro de la kontraŭrevolucia registaro estis la esperantista ministro Ágost Bénárd (1880-1968), kristansocialista politikisto, kiu en la nomo de Hungario subskribis la packontrakton en Trianon. Lia partopreno en tiu posteno tamen ne influis la konkurencon Ido-Esperanto, kiu en la dudekaj jaroj daŭris en nova dimensio.

8 Centro de la Ido-movado en Szombathely

En la urbo Szombathely en 1922 komenciĝis Esperanto-kurso kaj fondiĝis grupo de HES.81 Sed en la sama jaro aperis kaj eklaboris tie ankaŭ József Csatkai, kiu senlace organizis Ido-kursojn kaj fondis la lokan Ido-grupon sub la nomo Sabaria Ido-Grupo.82 Fortiĝon de la grupo signis, ke en la proksima urbo Sopron okazis la unua landa Ido-konferenco la 1-2-an de aŭgusto 1923. Pro la apero de la du movadoj en la sama urbo aperis ankaŭ la polemiko en la loka gazetaro pri Ido-Esperanto.83

Por fortigi la lokan Esperanto-movadon unu post alia aperis tie konataj personoj de la landa Esperanto-movado el Budapeŝto. En oktobro Ágoston Maric faris propagandan prelegon. La 28-an de decembro la grupo aranĝis Petőfi-memorfestenon. Tiun eventon partoprenis la prezidanto de HES, la ĉefpastro, papa prelato, akademiano kaj politikisto Sándor Giesswein, kiun la lokaj esperantistoj salutis en la stacidomo esperantlingve.84 En septembro 1923 alia eminentulo de la hungaria movado, József Takács faris tie sukcesan prelegon, kaj poste komencis tri kursojn.85 La grupo daŭre funkciis ankaŭ en la sekvaj jaroj,86 kaj en 1924 havis 35 membrojn.87 La 8-9-an de junio en Szombathely kunsidis la 6-a Hungarlanda Esperanto-Kongreso, kiu iniciatis la Esperantlingvajn radio-elsendojn en Hungario. Tiun kongreson partoprenis 106 lokaj esperantistoj.88 En Szombathely eklaboris ankaŭ la laboristaj esperantistoj en la Laborista Hejmo, en la strato Rumi. La t.n. 11. grupo de Hungaria Laborista Societo Esperantista havis 32 membrojn en 1924 kaj 25 membrojn en 1929.89

La 26-an de februaro 1923 oni reelektis la estraron de Sabaria Ido-Grupo. La vicprezidanto iĝis István Petrányi kaj la ĉefsekretario József Csatkai.90 En la sekva jaro, la 17-an de januaro 1924 oni reelektis la samajn gvidantojn91, sed anstataŭ la jam tute ne funkcianta Budapeŝta centro baldaŭ ili fondis novan landan organizaĵon kun la sidejo en Szombathely: Hungariana Federuro dil Mondolinguo Ido (HFMI). Ĝia honorprezidanto iĝis barono Szentkereszty, sed la estraro cetere identis kun tiu de Sabaria Ido-Grupo.92 Csatkai kaj Petrányi estis la gvidantoj ankaŭ en la reelektoj en 1925 kaj 1927.93

Do, en la urbo Szombathely funkciis jam ne nur loka Ido-grupo, sed ĝi iĝis ankaŭ la landa centro de Ido-movado. Mem tiu fakto spronis la esperantistojn.94

La statuta celo de tiu HFMI estis "enfokusigi la problemon de la artefarita mondlingvo, kaj disvastigi la mondlingvon Ido" per komunikaĵoj en la gazetaro, prelegoj, kursoj kaj praktika aplikado.95 La fondiĝo donis impeton al la propaganda laboro, kiu disvolviĝis krom Szombathely en la malproksima urbo Miskolc, sed precipe en la urboj de Okcident-Hungario: Körmend, Sárvár, Szentgotthárd, Letenye kaj Sopron.96 En la semajna literatura revuo Visszhang aperis angulo kun paralelaj tekstoj Ido kaj Esperanto.97

Bildo 3: Idistoj en Szombathely post prezentado de teatraĵo verkita de József Csatkai (la tria de maldekstre en la unua vico). Februaro, 1928. El kolekto de Jusztinia Ringhofer, Szombathely.

Neatenditan apogon ricevis Ido-movado en 1926, kiam aperis la plej grava, eĉ hodiaŭ uzata enciklopedio Hungaria, en kiu la lingvisto Mózes Rubinyi en ampleksa artikolo pri la "Mondlingvo" preferis Idon kontraŭ Esperanto, kvankam emfazante ankaŭ la rifuzon de la tiutempa lingvoscienco.98

Ankaŭ Uniono por la Linguo Internaciona (ULI), internacia organizo de la idistoj havis hungarian membraron, eĉ la kvaran en la mondo. En 1924 la unuaj landoj en ULI laŭ membronombro estis la jenaj: Francio 144, Svedio 137, Svisio100, Hungario 93, Germanio 61, Luksemburgio 60, Anglio 45, Italio 25, Aŭstrio 20, Suomio 20, la ceteraj sume 17.99

La hungaraj idistoj iĝis pli kaj pli konataj en la internacia Ido-movado, kiu definitive ŝrumpis. Árpád Vígh, partopreninto de Dua Internacia Kongreso por la Linguo Ido en Dessau, kaj en la kadro de tiu en la unua asembleo de Uniono Katolik Idista la 7-an de aŭgusto elektiĝis ĝia sekretario. La sekvan tagon tie elektiĝis en la plenumkomitaton de Internaciona Uniono Pedagogiala József Csatkai kaj Gyula Gáspár el Hungario (neniu el ili estas en la listo de la partoprenintoj).100 László Horovitz (1908-1963), en la jaro 1925 partoprenis la internacian Ido-kongreson en Torino.101 La sekvan kongreson en 1926 en Prago pluraj hungaraj idistoj partoprenis.102 Horovitz en la periodoj 1935-1938103 kaj 1938-1941104 estis membro de Akademio di Ido.

Interese, la sekretario de la internacia organizo de la idistoj, Uniono por la Linguo Internaciona en la jaroj 1932-1933 estis István Bakonyi, kiu tiam vivis en Dessau, Germanio105, sed li iĝis adepto de Occidental, kaj pli malfrue, en Svisio kaj en Italio li iĝis adepto de Interlingua.

Membro de la komitato en 1933 estis Móricz Krippel.106 En 1934 jam József Csatkai estis la vicprezidanto107, kaj oni reelektis lin en 1935108. Tiam li prezentis la proponon de la hungaraj idistoj, ke la sekvan internacian kongreson oni aranĝu en Szombathely109.

La renomon de la hungaria Ido-movado firmigis, ke dufoje oni aranĝis internacian Ido-kongreson en Hungario. La 11-a Internaciona Ido-Kongreso en aŭgusto 1930 en Sopron daŭris kvin tagojn110 (vd. Bildojn 4 kaj 5), poste grupo de partoprenintoj veturis al Budapeŝto.

Bildo 4: Partoprenantoj de la 11-a Internacia Ido-Kongreso en aŭgusto 1930 en Sopron. El la kolekto de Jusztinia Ringhofer, Szombathely.

Bildo 5: partoprenantoj de la 11-a Internacia Ido-Kongreso en aŭgusto 1930 en Sopron, kun Ido-flago. El la kolekto de Jusztinia Ringhofer, Szombathely.

La 14-18-an de aŭgusto 1936 el la 98 partoprenantoj de la 13-a Internacia Ido-Kongreso 76 estis el Szombathely, 16 el aliaj hungariaj lokoj kaj 10 el eksterlando.111

En 1927 la forsto-inĝeniero Móric Krippel (1867-1945), profesoro en la altlernejo de Sopron iĝis la prezidanto de HFMI, Csatkai kaj Petrányi ĝiaj vicprezidantoj.112 Géza Boleman (1876-1961), estinta UEA-membro, fondinta Esperanto-grupon en 1909 en la urbo Selmecbánya113, kaj akirinta profesoran postenon en la universitato de Sopron en 1936, iĝis fervora propaganto de Ido en la postaj jaroj.114

En Szombathely Csatkai estis la vicprezidanto de HFMI en 1934115, sed li estis jam prezidanto en 1935116 kaj en 1936117. En 1937 li retiriĝante denove vicprezidantiĝis. Honorprezidantiĝis Márton Hankó, instruisto kaj meteorologo en Pécs. Prezidantiĝis refoje Móricz Krippel.118

La motoro de la societo tamen restis Csatkai.119 Dum liaj 15 jaroj en Szombathely li senlace organizis la societan vivon, verkis kaj reĝisoris teatraĵetojn, koncertojn kaj aliajn kunvenojn, gvidis kursojn. Lia morto la 4-an de septembro 1937 signifis la finon de HFMI, kaj la organizita Ido-movado en Hungario. La societo sen li ne plu funkciis. Lia vidvino kun Jusztinia Ringhofer kaj József Kővári en 1939 provis revivigi la movadon en Szombathely120, sed ili fiaskis. Ne nur pro la cirkonstancoj, kiuj ankaŭ por la Esperanto-movado fariĝis malfavoraj, sed tial, ĉar ĝi jam estis nur "unupersona organizaĵo", t.e. ĝia sorto dependis de la jam nur unusola vera movad-organizanto.

9 Lastaj vivosignoj de la movado en Budapeŝto

Horovitz jam ekde 1933 laboris en Budapeŝto121, kaj ĉirkaŭ li funkciis neformala, amika societo de idistoj, kiuj foje-foje kunvenis.122 Ilia kunveno en 1941 decidis sendi la heredaĵon de Csatkai (141 pengo) al la sole ekzistanta Ido-revuo Progreso, kiu en la milito trovis eldonanton en Svisio.123 En 1942 Árpád Vigh, la plej longe persista aktivisto jam tiel informis, "ke l'aktiveco dil idisti en Hungaria es presente nula."124

Plia plago por Ido estis, ke la eksesperantisto profesoro Géza Boleman reiris al Esperanto, kaj en 1942-1944 estis protektanto de Hungara Esperanto-Federacio.

En 1942 Ido-revuo anoncis pri la morto de hungaraj idistoj "en la milito, ye la fora esto".125 Verŝajne mortis en la milito ankaŭ multaj idistoj kiel soldatoj, krome pluraj judoj estis mortigitaj. La kuracisto Albert Lantos, kiu en 1919 fuĝis en Germanion, poste de tie en Sovetion, en 1943 malaperis tie (ĉu en puntendaro?). La aeronaŭtikisto Tódor Kálmán (en Pasadena konata Theodor von Karman) en 1963 ricevis la plej altan sciencan distingon de Usono, First National Medal of Science.

Post la milito en Hungario la Esperanto-movado sukcesis, la Ido-movado ne sukcesis reorganiziĝi. Transvivis la militon la iama akademiano László Horovitz (ekde 1945 Hont), sed li neniam plu okupiĝis pri Ido. Li laboris kiel inĝeniero en la Ŝtata Patentoficejo ĝis sia morto en 1963. Árpád Vigh, religi-instruisto en Kecskemét, ĉesis okupiĝi pri Ido en 1966.

Verŝajne la lasta postvivanto de la Hungaria Ido-movado estis János Flittner en Budapeŝto. Mezlernejano en 1918-1919, dum la Ido-Esperanta rivalado li aliĝis al Ido, sed nur ekde la tridekaj jaroj partoprenis la movadon kaj post la milito restante sola li abonis eksterlandajn Ido-periodaĵojn ĝis la sepdekaj jaroj.

10 Suplemento

Bibliografio de la Ido-eldonaĵoj aperintaj en Hungario

Nombro kaj paĝonombro de la aperintaj verkoj

jaroj

verkoj: pri + en Ido

p. pri + en Ido

p. sume

1913

1

102

102

1917

+2

+124

124

1918

3+1

119+73

192

1919

3+7

138+167

305

1922

1+1

199+16

215

1923

+2

+31

31

1924

1

40

40

1932

1

128

128

sume

8+16

626+442

1137

jaroj

verkoj: pri + en Ido

p. pri + en Ido

p. sume

1917-1919

6+10

257+264

488

1922-1924

1+4

239+87

285

Serio: Biblioteko dil internaciona kulturo. Budapest: Ido-Editorio, 1917-1919.

1. Breuer, Jos. e Freud, Sigm.: Pri la Psikala mekanismo di historiala fenomeni. Provizora Komunikajo. Trad. de Germana da Stefano Bakonyi. - [1917]. 36 p. - Ido-hungara krestomatio p. 32-36. - (Pri la aperjaro Mondo [Stockholm]. 6 (8): 10-11 (80-81). 1917.Okt-Nov. p. 88)

2. Dantec, Félix le: Resono ed experimentado. - 1918. - (Biblioteko dil internaciona kulturo. 2.) - Pri la apero Mondo (Stockholm) 8 (10):9-10 (103-104). 1919. Sep-okt. p. 73

3. Mach, Ernst: Filozofiala e natursciencala pensado. Skisuro a la psikologio dil exploro. Trad. Stefano Bakonyi. - [1917]. 19 p. - Ido-hungara krestomatio p. 16-19. - Pri la aperjaro Mondo (Stockholm). 6 (8):10-11 (80-81). 1917. okt-nov. p. 88

4. Szabó, Ervin: Imperialismo e paco permananta. Trad. de hungara Stefano Bakonyi. - 1919 - 47 p. - 1-2000 ex. - [Stefano Bakonyi: Dediko. Budapest, septembro 1918. p. 3]. - Pri la apero Mondo (Stockholm) 8 (10):5 (59) 1919 Mayo. p. 46

5. Pikler, Julio: Praktikala georgismo. 1. Mesajo dil autoro. 2. Por solvar la tero-problemo. 3. La Hungariana imposto di terenvaloro. Trad. de Hungara Stefano Bakonyi. - 1919. - 24 p. 1-3000 ex. - Pri la apero Mondo (Stockholm) 8 (10):5 (99). 1919 Mayo. p. 46

6. Wahle: Voyo al la eterna paco. - 1919. - Pri apero Mondo (Stockholm) 8 (10):5 (99). 1919. Mayo. p. 46

7. Bergson, Henri: La nociono di la tempo. Unesma pagini di la kreanta evoluciono. Trad. de la franca da Paulo Dienes. 1-2000 ex.. - 1919. 20 p. - Pri la apero Mondo (Stockholm) 8 (10):5 (99). 1919 Mayo. p. 46.

8. Müller e Leyer: Nacionalismo ed internacionalismo. [1919?]. - Pri apero Mondo 10 (12):11 (129). 1921 Okt.

[sennumera, menciita post nr.6.] Lantos, Albert: La kulturo. La homo en sua medio sociala. - 1919. - Menciita en Ervin Szabó: Imperialismo e paco permenanta. 2. ed. kovrilp. [III.]

Aliaj verkoj aperintaj en Hungario

Bakonyi István (1922): Az Ido világnyelv kézi szótára. I. Ido-magyar rész. Teljes gyökszótár összefoglal_ nyelvtannal. Budapest, Lingua. 199 p. - (Schenk kézi szótárai.) - Pri la apero Népszava (Budapest) 1922-12-15. p.7

Beaufront, Louis de (1918): Ido gyakorlókönyv. 4. jav. és bőv. kiad. Átdolgozta és sajtó alá rendezte Bakonyin1é Lichtenstein Rőzsi. Budapest: Ido-Editerio. 52 p. - (Nyelvészeti sorozat 3.)

Csatkai József, Horovitz László (1932): Az ido világnyelv kézi szótára. Magyar-Ido rész. Szombathely: Ido Világnyelv Magyarországi Szövetsége. 128 p.

Csatkai József, Petrányi István (1924): Az Ido világnyelv tankönyve. Szombathely: Sabaria Ido-csoport. 40 p.

Gross, Jules (trad.) (1923): La psalmaro. Duesma libro. Budapest: Uniono Katolik Idista. - (Biblioteko Katolik Idista. 1.)

Gross, Jules (1922): Robinson Krusoe. Komedio por la puari. Kecskemét. 16 p. - (IEMW)

Karinthy Frigyes (1923): Faremido. Voyajo di Gulliver en la lando dil muziko. Trad. da Stefano Bakonyi. Budapest: Ido-Editorio. 31 p. - (Madyara autori. 1.) - Prefaco da J. Gyula Pikler. p. 3-5.

Szabó, Ervin (1919): Erudeso e Kulturo. Trad de la hungara Stefano Bakonyi. Budapest: Ido-Editerio. - 4 p. - Aparta imprimuri. (p.2) - [= Mondo (Stockholm). 7 (9):11 (93). 1918. Nov. p. 109-112] - Pri la apero Mondo Stockholm 8 (10):5 (99). 1919. Mayo. p. 46

Szentkereszty Zsigmond (1913): Az Ido internacionális nyelv nyelvtana és szótárai. Budapest. 102 p.

Szentkereszty Zsigmond (1918): Az Ido internacionális nyelv nyelvtana. 2. kiad. Budapest: Ido-Editorio. 32 p. - (Nyelvészeti sorozat. 1.) - 1000-3000 ekz.

Szentkereszty Zsigmond (1918): Az internacionális nyelvről. 2. kiad. Budapest: Ido-Editerio. 35 p. - (Propaganda sorozat. 1.) - 2000-12.000 ekz.

Szentkereszty Zsigmond (1919): Rövid ido-magyar és magyar-ido szótár. I. rész. Ido-magyar. 2. kiad. 1000-6000 [ex.] Budapest::Ido-Editerio. 68 p. (Nyelvészeti sorozat. 2.)

Szentkereszty Zsigmond (1919): Rövid ido-magyar és magyar-ido szótár. II. rész. Magyar-Ido. 2. kiad. 1000-6000 [ex.] Budapest:Ido-Editerio. 70 p. (Nyelvészeti sorozat. 2.)

Periodaĵoj

La Socio. - Budapest. 1918-1919. - La Organo Montala di la Idista Laboristi. - Lasta nr.: 18. 1919: 6 (jun). - multobl. - Menciita en bibliografio de la Parlamenta Biblioteko.

L'Idisto Katolika. - Budapest. 1923-1924 (?). - Oficiala organo dil Uniono Katolika Idista. - Red. J.Guignon. Hungara peranto: dr. Árpád Vigh. - Abono: Ido-Editerio. - Ĝi kutime aperis en Vulaines, sed verŝajne la 7-a jarkolekto en 1923-1924 en Kecskemét, ĉe la Ido-Editerio.

Hungaria. - Budapest, 1923. - Antologio dil madyara literaturo. - Az Ido Nemzetközi Nyelv Egyesúlete. - Direktoro: Rozina Bakonyi. - Aperis dek kajeroj (1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8-9, 10, 11-12), entute 164 paĝoj.

Kulturo. - Budapest, 1924. - Revuo por l'internaciona kulturo per l'internaciona linguo. Duesma yarserio di Hungaria. - Ido-Editerio. - Tomo II. kayero 1-2 (13-14). 32 p. -

Ido Vivo. - Szombathely, 1934-1937. - Nr. 1-3 (1934): Mikra buletino di la Hungariana Idisti. Nr. 4-10 (1934-1935): Propago-buletino di la Hungariana idisti. Nr. 12-21 (1936-1937): Ido Élet. Propago-buletino di la Hungariana Idisti. A magyar idisták propaganda közlönye. - Budapest. - Red. József Csatkai. - Entute 118 p. en 21 kajeroj (1934: 4, 1935: 6, 1936: 6, 1937: 5). - 17x21 cm (1934 may-1935 dec), 34x21 cm (1936 jan-1937 dec).

DANKOJ

Mi volas esprimi miajn grandajn dankojn al miaj amikoj, kiuj iel helpis mian laboron. Károly Fajszi ne nur disponigis sian riĉan bibliotekon, sed ofte helpis min per diversaj konsiloj. Balázs Wacha lingve reviziis mian tekston kaj purigis mian stilon. Sed ankaŭ post lia revizio mi enmetis teksto-partojn, do la respondeco je la fina varianto estas la mia.

1 Nun Cluj-Napoca en Rumanio.

2 Progreso (Paris) 1.y. 1908. jul. p. 227-229.

3 Elekto di l'Akademio. = Progreso. (Paris) 1909. sep. 2: 19. p. 415-416.

4 En 1918-1945 en Italio, ekde 1945 Rijeka en Kroatio.

5 Lingvo Internacia (Paris) 12: 9. nr. 165. 1907-09-15. p. 421.

6 Progreso (Paris) 1908. 254-255. (Letero de Orczy 1908-06-15).

7 Magyar Nyelvőr (Budapest) 38: 6. 1909-06-15. p. 281. - Turnowsky Sándor: Világnyelv. = Uránia (Budapest) 1911. 223-229. - Jovan Dustine: Problem internacionalnog jezika. = Letopis Matice Srpske. (Novi Sad) 1913. Kniga 296. p. 63-71.

8 Nyelvtudomány (Budapest) 1909. p. 36, 160, 317.

9 Magyar Nyelvőr (Budapest) 38 (1909): 6. 1909-06-15. p. 281.

10 Arĝenta duopo. Jubilea libro pri Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay. Red. V. Bleyer, F. Szilágyi. Budapest: Literatura Mondo, 1937. p. 32.

11 La Verda Standardo (Budapest) 1913. majo. p. 66-67.

12 Progreso (Paris) nr. 65. 1913. jun. p. 250; Hungara Esperantisto (Budapest) 1925. nr. 3. p. 11.

13 Károlyi Mihályné (1973): Együtt a forradalomban. Emlékezések. Budapest, 106-107; Magyarország tiszti czím- és névtára. Vol. 31-37. Budapest, 1912-1918. pp. 227, 235, 241, 243, 260, 204, 204; Weltsprache (Frankfurt am Main). 2 (1925):10-11 (okt-nov). p. 154

14 Progreso (Paris) nr. 39. 1911. may. p. 150-151; nr. 49. 1912. mar. p. 11-13; nr. 73. 1914. jan. p. 56-57

15 Progreso (Paris) nr. 74. 1914. feb. p. 106.

16 Progreso (Paris) nr. 74. 1914. feb. p. 106

17 Dienes Pál: A kisegítő nemzetközi nyelv problémája. = Huszadik Század 15.évf. 29.köt. 1.sz. 1914-01-10. p. 42-53

18 Progreso (Paris) nr. 76. 1914. apr. p. 226

19 Progreso (Paris) nr. 76. 1914. apr. p. 226

20 Progreso (Paris) nr. 77. 1914. may. p. 303

21 Pesti Hírlap (Budapest) 1917-08-16. p. 8.; Mondo (Stockholm) nr. 84. 1918. feb. p. 12-13

22 Mondo (Stockholm) nr. 103-104. 1919: 11-12 (nov-dec). p. 75

23 Franz Engelmann: Lehrbuch der europäischen Sprache. Timisvara: Libro, 1917. 86 p., 1 fol.

24 Koleszár Andor: Előszó a nemzetközi világnyelvnek tervezett újlatin (neolatin) nyelvhez az esperanto kritikájával. Budapest, 1917. 16 p

25 Mondo (Stockholm) nr.84. 1918:2(feb). p.12-13

26 Dediko. Enkonduka ĉapitro de István Bakonyi en la libro Ervin Szabó: Imperialismo e paco permananta. Budapest, 1919. pp. 3,4,6

27 Mondo (Stockholm). 7(9):11(93). 1918. Nov. p. 109-112

28 Jászi Oszkár: Magyarország jövője és a Dunai Egyesült Államok. A monarchia jövője című munka második kiadása. Budapest, 1918. p. 86

29 Mozes Rubinyi: Die Frage einer Weltsprache und die Friedensverhandlungen. = Pester Lloyd (Budapest) 1918-10-20. p.4-5

30 Mondo (Stockholm) nr. 95. 1919.jan. p.5

31 Hungara Esperantisto (Szeged) 1918: 6 (dec) p. 2-4

32 Hungara Esperantisto (Szeged) 1918.6: (dec) p. 7

33 Sur la nenumerita, tria kovrilpaĝo de la verko de Julio Pikler: Praktikala Georgismo.

34 Mondo (Stockholm) nr.97. 1919. mar. p. 26-27

35 Népszava (Budapest) 1919-01-01. p. 10

36 Hungare: Szocialista Ido-Szövetség, en hungaraj gazetoj pli ofte nomita Szocialisták Ido Szövetsége. Informoj pri ĝi aperis en la tiutempaj Ido- kaj hungarlingvaj periodaĵoj, sed en arkivoj ne troveblas dokumentoj pri ĝi.

37 Népszava (Budapest) 1918-12-22. p. 12.; Mondo. (Stockholm) nr. 96. 1919. feb. p. 14.

38 Mondo (Stockholm) nr. 96. 1919. feb. p. 14.; nr. 97. 1919. mar. p. 26

39 Mondo (Stockholm) nr. 100. 1919: 6 (jun). p. 54

40 Népszava (Budapest) 1918-12-22. p. 12.; 1919-01-04. p. 10, 12; 1919-03-09. p. 12.

41 Népszava (Budapest) 1919-06-28. p. 10

42 Népszava (Budapest) 1919. jan. 26. p. 12; febr. 2. p. 11; febr. 9. p. 12; febr. 16. p. 15.; febr. 23. p. 12; márc. 8. p. 6; márc. 16. p. 7

43 Typographia (Budapest) 1918-12-27; Mondo (Stockholm) nr. 96. 1919. feb. p. 14; Népszava (Budapest) 1918-12-28. p. 10

44 Népszava (Budapest) 1919-01-05. p. 12

45 Népszava (Budapest) 1919-01-11. p. 7

46 Népszava (Budapest) 1918. dec. 21. p. 10; dec. 21. p. 10; dec. 22. p. 6-7; 1919-02-01. p. 8; 1919. febr.14. p. 8; febr. 18. p. 8; febr. 23. p. 12; febr. 25. p. 8; márc. 08. p. 6.; mác. 09. p. 12

47 Mondo (Stockholm) nr. 96. 1919: 2 (feb). p. 14

48 Mondo (Stockholm) nr.105-106. 1919.nov-dec. p.75; nr.108. 1920.feb. p.23

49 Népszava (Budapest) 1919-04-02. p.11

50 Koleszár Andor (1929): Az újlatin nemzetközi közvetítő segédnyelv röid nyelvtana. Sátoraljaújhely, p. 5-6

51 Rememoroj de János Flittner, 1975. Fajszi-kolektaĵo.

52 A.C.Offord: Prof. P. Dienes. = Nature (London) nr. 4310. 1952-06-07. p. 951

53 Hungara Esperantisto (Szeged) 1919. maj-okt. p. 11-12

54 Pál Balkányi: ,,Rememoroj el la historio de la hungara Esperanto-movado 1917-1919". = Hungara Vivo (Budapest) 1963. nr. 3. p. 26

55 Mondo (Stockholm) nr.96. 1919. feb. p. 14

56 Mondo (Stockholm) nr.99. 1919.may. p.44

57 Népszava (Budapest) 1919-04-26. p. 12; 1919-04-29. p. 9

58 Népszava (Budapest) 1919-06-29. p. 8; 1919-07-13. p. 8

59 Népszava (Budapest) 1919-06-28. p. 8

60 Népszava (Budapest) 1919-06-29. p. 8; 1919-07-13. p. 8

61 Ciencal instituto di la Linguo Internaciona. = Mondo (Stockholm) nr. 103-104. 1919: 9-10 (sep-okt). p. 73-74

62 Hungare citas ĝin István Szerdahelyi: Bevezetés az interlingvisztikába. Budapest: Tankönyvkiadő, 1980. p. 216

63 Citita rememoro de Pál Balkányi.

64 Citita rememoro de Pál Balkányi.

65 Hungara Esperantisto (Szeged) 1919. maj-okt. p. 12; kaj citita rememoro de Pál Balkányi.

66 A Közoktatásügyi Népbiztosság átirata az Egyetemnek, valamint az Egyetem válasza és jegyzôkönyvi kivonat a Bölcsészetkari Bizottság ülésérôl az Ido nyelvi tanszék és lektorátus szervezése ügyében. 1919. május 26, 28., június 6. Egyetemi Levéltár 1918-19. 1613.

67 Társadalmi Forradalom (Budapest) 1919-07-05. p. 5

68 Kelen Jolán: Eliramlik az élet ... Budapest: Kossuth, 1976. p. 151, 197

69 La linguo e la kulturo. = Mondo (Stockholm) nr. 105-106. 1919. nov-dec. p. 83-84. - Organizo di la difuzo di edituri. = Mondo (Stockholm) nr. 115-116. 1920. sep-okt. p. 111-112

70 Oficiala Raporto di la Duesma Internaciona Kongreso por la Linguo Internaciona Ido, Dessau, 5-9. agosto 1922. p. 61, 64

71 Magyar Királyi Posta és Tárirda Rendeletek Tára. 1922-08-17. p. 271.; Belügyi Közlöny. 27: 47. 1922-10-05. p. 2155

72 A postai szállításból kitiltott vagy bíróilag lefoglalt sajtótermékek jegyzéke, lezárva a P.R.T. 1938. évi 42-ik számával. Budapest, 1938.

73 Unesma Kongreso por la Linguo Internaciona Ido. Wien. Austria. 6-10 Agosto 1921. p. 12

74 Mondo (Stockholm) nr. 110. 1920. apr. p. 47; nr. 115-116. 1920. sep-okt. p. 116

75 Mondo (Stockholm) nr. 112. 1920:6(jun). p.71; nr. 115-116. 1920:9-10(sep-okt). p.116

76 Mondo (Stockholm) nr. 124-125. 1921. jun-jul. p.84

77 Mondo (Frankfurt am Main) nr. 133. 1922. mar. p. 93

78 Mondo (Frankfurt am Main) nr. 132. 1922. feb. p. 53; nr. 135. 1922. may. p. 160-161; nr. 136. 1922: 6 (jun). p. 207-208

79 Mondo (Frankfurt am Main) nr. 136. 1922: 6 (jun). p. 207-208; nr. 138-139. 1922: 8-9(ago-sep). p. 289

80 Mondo (Stockholm) nr. 97. 1919. mar. p. 25; nr. 99. 1919. may. p. 39-42

81 Hungara Esperantisto (Szeged) 1922. nr. 6. 1922-06-15. p. 6

82 Mondo (Frankfurt am Main) nr. 131. 1922. jan. p. 24; nr. 135. 1922. may. p. 160-161; nr. 136. 1922. jun. p. 207-208; nr. 140. 1922. okt. p. 340; Hungara Esperantisto (Szeged) nr. 7-8. 1922-08-15. p. 30-32

83 Hungara Esperantisto (Szeged) 1922. nr. 11-12. p. 15

84 Hungara Esperantisto (Szeged) 1923-01-15. p. 4-5

85 Hungara Esperantisto (Szeged) 1923. nr. 10-12 (okt-dec). p. 4

86 Hungara Esperantisto (Budapest) 1924-01-20. p. 4; 1924-02-29. p. 12; 1924-05-20. p. 29-30; 1925. nr. 3. p. 11

87 Ĝeneralkunsido de HES. Sekretaria raporto de József Takács. = Hungara Esperantisto (Budapest) 1925. nr. 6. p. 27-28; nr. 1. p. 1

88 Magyar Rádió Újság (Budapest) 1924-06-21. p. 11; Hungara Esperantisto (Budapest) 1924-09-20. p. 36-37

89 Hungara Esperantisto (Budapest) 1924-05-20. p. 28; Tieder Zsigmond: 779 új eszperantista. = Népszava 1929-11-20. p. 6

90 Protokolo en Vas Megyei Levéltár. Citas Judit Hompaszné Horváth: La apero kaj disvastiĝo de ido-movado en Hungario. Szakdolgozat. Elte, Általános Nyelvészeti Tanszék, 1980.

91 Welthilfsprache (Frankfurt am Main) 1925. März. p. 41

92 Welthilfsprache (Frankfurt am Main) 1925. April. p. 60

93 Citita verko de Judit Hompaszné Horváth.

94 József Takács: Szombathely atendas nin! = Hungara Esperantisto (Budapest) 1924-05-20. p. 1

95 La tuta Statuto, kiun la ministro aprobis nur 1925-10-15 estas en Vas Megyei Levéltár. Ĝia teksto estas apendico de la diploma ellaboraĵo de Judit Hompaszné Horváth: La apero kaj disvastiĝo de ido-movado en Hungario. Szakdolgozat. Elte, Általános Nyelvészeti Tanszék, 1980.

96 Welthilfsprache (Frankfurt am Main) 1925. Juni. p. 90; Népszava (Budapest) 1926-04-02. p. 13

97 Welthilfsprache (Frankfurt am Main) 1925. April. p. 60

98 [Rubinyi Mózes]: Világnyelv. = Révai nagy lexikona. Az ismeretek enciklopédiája. 19. Budapest, 1926. p. 339-340

99 Oficiala Raporto di la Quaresma Internaciona Kongreso por la Linguo Internaciona Ido, Luxemburg, 8-esma til 12-esma agosto 1924. p. 20-21

100 Oficiala Raporto di la Duesma Internaciona Kongreso por la Linguo Internaciona Ido, Dessau, 5-9. agosto 1922. p. 66, 67, 69

101 Welthilfsprache (Frankfurt am Main) 1925. Dez. p. 163

102 Pécsi Napló (Pécs) 1926-08-03. p. 5

103 Progreso (Berlin) nr. 107. 1935. jul-sep. p. 73

104 Progreso (Woodford Green, Essex) nr. 120. 1938. apr-jun. p. 41

105 Progreso (Paris) nr. 88. 1932. apr. p. IV; nr. 95. 1933. jun. p. IV

106 Progreso (Paris) nr. 93. 1933. feb. p. IV; nr. 95. 1933. jun. p. IV

107 Progreso (Paris) nr. 101-102. 1934. jun-ago. p. 50-51

108 Progreso (Woodford Green, Essex) nr. 105-106. 1935. jan-jun. p. II

109 Hír (Szombathely) 1935-08-30. p. 3

110 Népszava (Budapest) 1930-01-09. p. 9; 1930-08-12. p. 8; 1930-08-13. p. 8

111 Ido Vivo (Szombathely) 1936. nr. 5 (sep.okt). p. 4

112 Laŭ la protokolo en Vas Megyei Levéltár, en la citata verko de Hompaszné.

113 Ekde 1918 Banské Štiavnica, en Slovakio.

114 Progreso 1936. nr. 2 (mar-apr). p. 47

115 Ido Vivo (Szombathely) nr. 1. 1934. may. p. 2; Progreso (Berlin) 1934: 3-4 (jun-ago) p. 85

116 Ido Vivo (Szombathely) nr. 7. 1935. may. p. 1; Progreso (Berlin) 1935: 3 (jul-sep) p. 68

117 Progreso (Woodford Green) 1936: 3 (may-jun) p. 71; c.v. de Judit Horváth Hompaszné.

118 Ido Vivo (Szombathely) nr. 18. 1937: 2 (mar-apr) p. 1

119 Ido Vivo (Szombathely) nr. 21. 1937: 5 (sep-dec). p. 2-3; Progreso (Woodford Green) nr. 109. 1936: 1 (jan-feb). p. 28-29

120 Ido-Heraldo (St.Gallen). Ofical organo dil 15. Ido-Kongreso. nr. 5-6. 1939-06-16. p. 4

121 Progreso (Paris) nr. 94. 1933. ago. p. 151

122 Progreso nr. 125. 1939. jul-sep. p. 49-50; nr. 129. 1940. jul-sep. p. 28

123 Progreso (Peseŭ) 1941. jul-dec. p. 15-16

124 Progreso (Peseŭ) 1942. sep-dec. p. 24

125 Progreso (Genève) 1943. jul-dec. p. 16