LO JACOMO, Francois

Doktoro pri Lingvistiko


Adreso: 42 quai de la Loire, FR - 75019 PARIS

Retadreso:

La adreso de Hejmpagho au TTT-ejo:

Telefono privata: +33 (0)1 42 45 00 97

Telefono oficeja:

Faksilo: +33 (0)1 42 41 29 94

Naskighdato: 1954-11-26


Profesia kariero:

1976: agregacio pri matematiko

1978-86: instruas matematikon en postabitura klaso

1981: doktorigxo pri lingvistiko

1987-88: ingxeniero en Thomson CSF

Poste kiel sendependa komputisto, mi respondecas pri la tuta komputila sistemo de iu firmao, dauxrigis privatan esploradon pri fabrikado de (lingva) informo fare de la homa cerbo, insistante pri la antauxagoj necesaj por kapti informojn kaj la limigiteco de la cerba strebo, Aktivas en matematikaj asocioj, interalie per konata problem-rubriko (pli ol 50 pagxojn jare) en revuo de matematikinstruistoj, kunverkado de (baldaux aperonta) libro pri internaciaj matematikaj olimpiadoj, fondado de nova asocio ANIMATH por helpi al apudlernejaj matematikaj agadoj (interalie, sed ne nur, preparado de internaciaj matematikaj olimpiadoj).

Lingva kono: franca, esperanto, iom angla, iam mi preskaux kapablis la germanan, kelkajn vortojn el la kroata mi lernis, kaj ecx la cxinan mi eklernis antaux 27 jaroj, sed rapide forgesis !

Publikajho(Esperanta kaj nacilingvaj):

Franclingve: Liberté ou autorité dans l'évolution de l'espéranto (1981, mia doktoriga disertacio)

Plurilinguisme et communication (1986: raporto pri simpozio en UNESKO)

Diversaj artikoloj pri matematiko, lingvistiko, "artefarita inteligenteco"...

mi intervjuis André Martinet kaj Umberto Eco pri Esperanto, kaj mi tradukis Esperantlingven libron de Bosnia jxurnalisto Zlatko Dizdarevic, tradukita france de mia edzino : Rakontoj pri Sarajeva siegxo (1993)

Kiujn interesojn vi nun havas pri gheneralaj au specialaj demandoj de interlingvistiko?:

Interlingvistiko mem ne estas nun mia cxefa esplorkampo, tamen kelkaj el la temoj, kiujn mi traktas en gxenerala lingvistiko, aplikigxas ankaux al Esperanto kaj mi krome partoprenas en Akademio de Esperanto.


Back